dimanĉon, la 1an de Majo, 2005

de Lunombrulino
kopirajto 2009

dimanĉon, la 1an de Majo, 2005 

Nu, mi estas tute kaj vere perdita. Mi ne pensus, ke oni povis perdiĝi ĉe cent-hektara ranĉo, sed mi jam piediris almenaŭ dek kilometrojn, kaj ne vidis ion ajn, kiun mi rekonis. La suno subiros baldaŭ, kaj mi volas skribi iom da notoj antaŭ ol mi ne povos vidi la surpaĝajn vortojn pro la mallumo. 

Mi komencis ĉimatene ĉe ranĉo proksime al la urbo Red Bluff, Kalifornio, arkĉasante kun amikoj, serĉante aprojn.  Mi ne scias, kie mi estas nun, sed mi certas, ke la loko ne estas ie ajn proksime al Red Bluff, kaj eble ne en Kalifornio, aŭ eĉ Nevado. Kaj mi certe ne scias, kie la amikoj estas. 

Ni ekvekiĝis ĉimatene post elreviga sperto hieraŭ. Estis multe da apraj indikaĵoj, sed neniom da porkoj estis viditaj. La amikoj ŝercis, ke la porkoj scias, ke estas ĉasosezono.  Mi neniam ĉasis antaŭe, sed volus veti, ke ĉi tiu ŝerco estis redirita ĉiujare.  Ĝi ŝajnas precipe sensenca, ĉar la apra ĉasosezono daŭras tutjare.

Post du tasoj da amara kafo, necesis ke mi respondu la naturavokon. Vilĉjo, la ulo kiu organizis la ĉasvojaĝon, konsilis min preni la pafarkon kune, ĉar oni ne povas scii, kiam ŝanco prezentus sin.  Plu malamuzaj ŝercoj estis dirita pri tio, ke aproj scias kiam ĉirkaŭ la maleoloj la pantalono estas. Ĝimi diris la rakonton pri kiam cent kilograma aprino venis enen de tuŝdistanco dum unu malgracia momento, kaj nur povis kalkansidi, dezirante ke li alportis la arkon.

Tial mi prenis la arkon kune kun la klozetpapero kaj fosileto, kaj decidis preni ankaŭ la tornistron. Mi ne fidis, ke aŭ Vilĉjo aŭ Ĝimi aŭ la aliuloj ne faru ian kruelan petolaĵon kun ĝi. Rezultis, ke tio estis bonsorta decido. 

Forlasante la tendaron, mi aŭdis la ridon de la amikoj.  Probable, Ĝimi ŝercis ion pri mi.  Mi ignoris ĝin.

Mi piediris rekte orienten el la tendaro proksimume cent metrojn.  Mi sciis, ke tiu direkto estis orienta ĉar ĝi estis rekte al la leviĝanta suno.  Mi ne vidis iujn aprojn. Mi ne vidis ion ajn krom la monto Lassen,  kaj mi pensis, ke mi neniam povus enuiĝi de nur rigardi tiun duondormantan vulkanon.

Komencante la revenon al la tendaro, mi aŭdis bestan bruon.  Ĝi ne estis apro, sed estis malalta kaj rapida kaj sonis kiel ĝi estas kurante rekte al mi. Mi kordigis sagon, serĉante la cirkaŭaĵojn furioze por la fonto de la sono. Tiam ĝi haltis. Haltante la spiradon, mi turnis pli singarde, observante ĉiun eblan kaŝlokon. Nenio.

Mi malstreĉis, pensante ke la minaco aŭ ŝanco, kiu ajn ĝi estis, pasis. Reorientante la dorson alsune, mi faris tri paŝojn tendaren, kaj falis en truon. 

Mi vin diras vere, ke ne antaŭe ekzistis truo. Mi rimarkintus ĝin.  Ĝi estis proksimume tri metrojn diametre kaj eble du profunde.  Ĝi ne estis tie antaŭ mi faris la trian paŝon, sed mi subite trovis min falinte sur la postaĵon, kun grunderoj falantaj ĉirkaŭ mi.

Kaj la sono de besta rido. Mi ĵuras, ke ĝin mi ne imagis.  Imagu la sonon tiun kiun farus lupo, se ĝi povus ridi.  Profunda, guturala preskaŭ-minacagrumblo, sone kiel iu ĵus diris tre amuzan lupoŝercon. “Du predataj aĵoj alpaŝis akvatruon…” 

De mia treega nekomforta seĝo ĉe la malsupro, mi levis la rigardon al la truarando, atendante ke mi vidus peltan vizaĝon kun petolema brileto en la okulo, demandante, “Kio misas, dupiedulo? Ĉu tro stulta por eviti grandegan truon en la grundo?” Sed mi nur povis vidi la ĉielon. 

Mi min zorgeme kontrolis por sango kaj rompitaj ostoj. Neniom da la lasta, kaj iometa da la unua.

Mi deprenis la tornistron kaj ĉasaekipaĵojn kaj al tiuj alligis ŝnuron. Tiam mi min dolore tiris el la truo, lernante tiel, ke mi maleolon severe tordis fale.

Post la anhelado kaj la atendado de la malpliiĝo de la doloro, mi suprentiris la ŝnuron kaj rehavigis la ekipaĵon.  En flanka poŝo de tio estis botelo de ibuprofeno, kaj mi glutis kvar pilolojn por malintensigi la doloron kaj por peni preventi tro da ŝvelado, kvankam supraĵa ekzameno indikis, ke mi jam tro malfruas. 

Ekkomprenante ke mi ne povus senhelpe piediri trans la distanco ree la tendaron, mi staris intencante alkriegi la amikojn veni por helpi.

Mi tuj haltis. La monto Lassen estis malaperita. Mi turnis cirkle plurfoje, sed nur estis foraj malkrutaj montetoj malabunde superŝutita per veprokverko. La majesta montaro Kaskejdo estis anstataŭita de ordinaraj montetoj.

“Hej! Uloj!” Mi fine sukcesis kriegi. “Vilĉjo! Ĝimi!” 

Mia plej laŭta kriego estis alrespondita de soleca silento. 

Mi verŝajne lamis konfuze cirkle dum tri aŭ kvar horoj. Mi rezignis la serĉon por amikoj kaj komencis serĉi vojojn kaj barilojn kaj elektrajn liniojn. Tute malsukcese. Kaj la poŝtelefono estis kiel perdiĝa tiel mi.  “Neniom signalo” estis ĝia sola senkulpigo. 

Malhelpita per nefunkcia maleolo, mi ne povus transiri multan teron.

Dum la konfuzo, mi malrapide komencis rimarki aliajn kuriozaĵojn.  Ekzemple, kial la cifera brakhorloĝo ankoraŭ montris 10:30 kiam la suno memklare alproksimiĝis la horizonton? Ĉu mi kuŝis senscie dum kelkaj horoj ĉe la malsupro de la truo?  Venis al mi la ideon, ke mi konfuzis orienton kaj okcidenton ĉar mi pensis ke la suno estis ankoraŭ en la oriento.

Gravetas. Estis memklare ke mi tute ne proksimas la urbon Red Bluff aŭ la Riveron Sakramento, aŭ eĉ la Valon San Juaquin. Piedirante orienten aŭ okcidenten donis al mi samajn rezultojn — Mi estis tute perdiĝa, la suno estis malleviĝanta, la temperaturo estis rapide malaltiĝanta, kaj la sola manĝaĵo, kion mi havis, konsistis de iom da senakvigita stufo kaj kelkaj granolaj brikoj.  Mi starigis bivakon kun fajrego.  Fajro tiu, kiun oni povus vidi de savaviadilo de mil metroj. Tiam mi komencis skribi ĉi tiun tagĵurnalon.  Mi havas aĉan senton, ke vivo baldaŭ estos multe pli interesa ol aproĉaso. 



Leave a Reply