dimanĉon, la 8an de Majo, 2005

dimanĉon, la 8an de Majo, 2005

Du gravajn aferojn mi malkovris hodiaŭ.

La unua estas ke kie ajn mi estas, la tago estas preskaŭ du kaj duono horoj pli longa ol la normala dudek kvar. Ĉiumatene sunleviĝe, devas mi reĝustigi la brakhorloĝon de 08:45 al 06:15.  Kiam mi ĵus alvenis ĉi tie, nur pensis mi, ke la horloĝo estis rompita, damaĝita per la falo en la fosaĵon. Ŝajne ne estas la kazo, tamen.  Ĉiualiafunkcie, la brakholoĝo bonas.  Estas simple, ke la rotacitempo de ĉi tiu planedo de du lunoj estas proksimume du kaj duono horoj pli longa ol tio, kion la brakhorloĝo estas desegnita mezuri.

Kiam mi ĉi tiun fine ekkonstatis, sinkis mi en profundan melankolion. Esti perdiĝa en la kalifornia sovaĝejo estas unu afero. Iam oni trovos homojn kaj urbojn kaj varmajn duŝejojn kaj bonan manĝaĵon.  Sed esti perdiĝa sur fremda planedo estas senespera afero.  Ne estas iom homoj.  Krom se Tero naskis duan lunon dum mi dormis, tial miaj esperoj por reunuiĝi kun la homaro estas nesubstancaj.  Mi klopodis imagi la Teron akiranta duan lunon per aŭ kraĉi ĝin for, aŭ kapti iun vagantan planedon.  Ambaŭ scenaroj estus akompanitaj de planeda katastrofo, kaj mi kredas, ke mi rimarkus tion. 

La dua afero estas, ke manĝi plenan manĝon post semajno de preskaŭa mortmalsato estas primitiva, ekzisteca, preskaŭ orgasma sperto.  Ekzistas nenio, kio povas prepari onin por ĉi tiu.  Mi vere esperas, ke mi neniam ĝuos denove tiun sperton.

Kalkulante ke la veneno almenaŭ estus pli rapida, mi decidis, ke la plej scienca metodo por trovi manĝeblajn plantojn estus eltrovi tiujn plantojn, kiujn la porkoj manĝas. Certe ĉi tiu metodo havis iomete pli bonan ŝancon por sukceso ol, “Ini, mini, majni, mo …”

Lasante la bivakon lame, mi povis vidi ĉie la porkajn indikaĵojn.  Aŭskultante ilin nokte, mi jam komencis kredi, ke ili sekvis min, ridante kaj indikante la stultan dupiedulon, dirante porko-rete porkamikojn pri la amuzo kiun ili havis dum ili moketis la homan ĉasiston. 

Estis malfacile identigi la plantojn kiujn ili manĝis, ĉar ili lasis tiom malmulta de ĝi. Ŝajnis, ke ili manĝis la foliojn, la branĉojn kaj la radikon. Ĉi tiu povus esti tre utila planto se mi nur povus eltrovi kiu ĝi estis.

Tiam mi aŭdis ilin kaj ekglaciiĝis. Taksante ke kaj estis kelkaj individuoj per la sono, kaj ili venis al mi. Ŝnuretigante sagon, mi kliniĝis la kapon sekvante la sonon.  Mi ekkonsciis, ke ili alproksimiĝos min de la direkto for la suno kaj al la vento. Ili ne povos facile aŭ vidi aŭ flari min. 

Levante la arkon al la pretapozo, mi atendis ilin veni en videblon. Tiam unu faris. 

Ĝi estis granda besto, proksimume sesdek metrojn for kaj ĝi daŭris kuri al mi ĝis dudek plu metrojn, tiam ĝi subite haltis. Ĉu ĝi vidis min? Mi ne certis. 

Miliono da pensoj rapidis tramense dum la sekvantaj du sekundoj: Ĉu estas tio vere apro? Ĝi estas tro harkovrita esti apro. Ŝajnas, ke ĝi estas kombinaĵo de apro kaj terhundo.  Ĉu porkoj povas havi lanon?  Ĉu ĝi estas sufiĉe proksima? Kio okazos se mi maltrafus? Aŭ se mi nur vundus ĝin kaj ĝi vere koleregiĝos kaj atakos min?  Ĉu mi vere volas mortigi alian vivantaĵon por manĝaĵo?  Mi povos ankoraŭ trovi la plantojn kiun ĝi manĝas se mi sekvus ĝin.  Aŭ ĝi mortos pro sago, aŭ mi mortos pro malsato. 

Tiam la porko priridis min. Deliris mi pro malsato, sed sciis, ke li ridis. Ĝi estis altapiĉa porkagrinca rido, kaj li rigardis rekte al mi. 

Mi ekflugigis la sagon. Ĝi frapis la ridantan apron enkore kaj li mortis preskaŭ tuj. La rido mortis kun li. 

La aliaj aproj ekpanikis kaj ekkuris for, kaj mi nebule konsciis ke ili povintus ataki min. Mi nur tie staris, la venkinta dupiedulo, supro de la nutraĵahierarkio refoje. 

“Priridu tion, bestaĉo fia.”

 

 

kopirajto 2009 Lunombrulino

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 


Leave a Reply