Henri Ŝtormkro
Koloneo Henri Ŝtromkro luktis legi tra amaso de kampraportoj pri la prusaj ofensivo. Eĉ post dek jajoj, la tsalagia skribita silabaro ne estis facila por li.
Li ekkonsciiĝis de agitado ekstertenda, kaj kuriero tiam rapide envenis. “Koloneo, vi estas postulita enkampe, proksimume du kilomentrojn norde. Stranga virino kontraŭas1 tutan roton kun pafarko. Ŝi vundis prusan oficeron, kaj ŝi parolas sensence.”
“Malrapidiĝu, kaporalo. Klarigu. Kiel ŝi povus kontaŭi tutan roton kun nur pafarko, kaj kial vi postulas min?”
“Vi devus vidi la arkon, Koloneo. Ĝi povas meti sagon tute tra viro de cent paŝoj. Ni klopodas solvi la situacion senmortante iun. Kaj la lingvo, kiun la virino uzas. Ĝi ne estas tsalagia, ĝi ne estas prusa, ĝi ne estas zabravenia kaj ĝi ne estas la universala. Ŝi parolas kiel vi, koloneo.”
“Kion tio signifas, korporalo, ke ŝi parolas kiel mi?”
“Estas la sama lingvo, kiun vi uzas, kiam vi kredas ke neniu aŭskultas.”
La “situacio” kiun Henri vidis kiam ilil bridis la ĉvalojn ĉe la perimetro, ne multe plaĉis al li. Jam estis interpafado ĉi tie, kaj kelkaj viroj kuŝis mortinte aŭ morte sur la grundo, kaj estis tri plu viroj vestitaj en prusaj uniformoj estis kaptitaj. Tie, ĉe la supro de monteto kun ŝia dorso al granda roko, staris virinon vestita en arbaro kamuflo, tenante iun strangan aparaton, starante super viro en prusa oficira uniformo kun sago en lia kruro. Li konjektis, ke ĝi fendis la femuron, kaj la viro estus bonsorta se li nur perdis la kruron kaj ne ankaŭ la vivon. Li kriegis dolore, kaj tre certe mortus se li ne akiros baldaŭ kuracadon.
Li sciis ke la stranga aparato estis pafarko pro la sago ŝnuretita tie. Se li vidus ĝin eksterkuntekste, li neniam konjektus ke ĝi estis pafarko.
Henri donis la pistolon al la asistanto kaj alproksimiĝis la virinon piede, restigante flanke la brakojn, kaj provis aspekti neminace.
“Retroiru!” la virino vokis angle. “Mi pafos la unuan anusulon kiu celigas armilon al mi.”
“Mi kredas vin! Neniu atencos vin, sinjorino.” Henri respondis samlingve, kiu surprizis ŝin.
“Vi parolas angle? Ĉu vi estas usonano?”
Indikante la armilo de la virino, Henri diris, “Tio estas la plebona pafarko, kiun mi iam vidis. Mia nomo estas Henri Ŝtormkro, koloneo, tsalagiaj grundarmeo. Tiu viro, kiun vi vundis, estas mia ĝismorta malamiko, kaj mi volus restigi lin vive, por demandi de li informon. Kio estas via nomo?”
“Santos. Stela Santos.”
Henri promenis iomete pliproksimume, kaj vidis ke la virino estis vundita kaj sangellasis de la maldekstra brako. Sendube, tiu brako doloregis ŝin, kaj ŝi baldaŭ panikos.
“Sinjorino Santos, mi elpasis kvar jaroj en la pacifa militejo. Ĉu mi ĝuste konjektas ke, laŭ via visaĝo, ke vi estas de … hmm … Manilo?” Laŭ ŝia akcento, tiu estis memklare malkorekta, sed li klopodis trovi komunan temon kaj farigi ke ŝi pensu anstataŭ reagu.
“San Francisko.”
“Ĉu vere? Mi estas el Arizono. Kaj se vi permesus, mi volas ke kuraciston ekzameni vian brakon antaŭ vi svenos pro sangperdo.”
“Ĉu la brako? Kio misas kun mia brako?” Stela rigardis and unfoje vidis la sangon sur la maniko. “Naŭze!” ŝi diris, tiam svenis.
“Sukuristo! Rapide! Certigu ke ŝi vivos, kiel via vivo dependas je tio. Serĝento, kolektu ĉiujn sagojn, tiam donu al mi raporton.”
Henri rigardis la terenon kaj scivolis kial la taĉmento de prusoj estis ĉi tie. Kiel ili venis ĉi tien? La loko estis 20 kilometrojn malantaŭ la batallineoj.
“Koloneo,” la serĝento salutis kaj donis al li sagon. “Vi devus ekzameni ĉi tiun.” La sagkapo estis metala kaj razilakra. La ŝafto estis nek ligno nek metala, kaj Henri ne povis indentigi la materialon. La stabiligiloj estis tre malgrandaj kaj plastaj. Henri jam ne vidis plaston dum dek jaroj.
“Serĉu la totalan regionon, serĝento, kaj alporti al mi ion ajn, kion vi ne povas identigi.”
Post la serĝeno forlasis, Henri promenis al la sukuristo, kiu atentis la virinon. “Ĉu ŝi vivos?”
“Jes ja. Mi haltigis la sangadon.”
Henri rigardis la vizaĝon de la virino. Ŝi havis eble 21 jarojn. Ĉu ŝi havis geknabojn en San Francisko? Ĉu edzon? Ŝi ne alportis edziĝringon, do eble ne. Pro la malpuraĵo kal malbona ordoro, ŝi aspektis kiel ŝi jam marŝis transinfernen kaj reen.
“Kio okazis ĉi tie?”
“Ŝi sparis niajn senvalorajn haŭtojn, estas kio okazis,” la sukuristo diris. “Ni preskaŭ promenis rekte en embuskon. Antaŭ la prusoj povus atenci, ĉi tiu bonspiritulino pafvundis la komandoron kaj mortigis tri plu infanterianojn.”
Henri mense sinkruĉis. Ne konvena, se la viroj scius, ke li estis sekrete kristano. Kaj ĉi tiuj ĉiuj estis bonaj viroj, eĉ se ili estis sediaj paganoj. “Nu, Stela Santos,” li diris angle por ke la sukuristo ne komprenu lin. “Bonvenu al mia damnejo.”

Leave a Reply