Intertempo

Intertempo

S-ro. Merriweather Sterling petis la fiakriston halti antaŭ de viktoriana domo, kaj la fiakristo tiris la ĉevalon al halto.  S-ro. Sterling pagis la veturprezon kaj donaceman gratifikon, metis la cilindran ĉapelon sur sia griza hararo kaj marŝis laŭ kvin ŝtupoj al la dompordo.  La ĉefservisto malfermis la pordon antaŭ Sterling povis frapi. 

“Estas plezuro vidi denove vin, S-ro. Sterling,” la ĉefservisto diris stoike, ricevante kanon kaj ĉapelon. “Li atendas vin en la kabineto. Mi asekuros vian privatecon.”

“Dankon, Hobbs,” Sterling diris dum li piediris rapide trans la vestiblo kaj tra kverka duoblapordo. Tie li trovis D-ron. Mathias Henley, ĉirkaŭita de strangaj aparatoj, mapoj, kaj multaj libroj. 

“Merriweather, vi vojaĝis rapide!”

“Mi venis tuj ricevinte vian leteron. Vi skribis, ke okazis evento.  Ĉu vi konfirmis tion?”

“Bedaŭrinde, ne.” D-ro. Henley indikis grandan mapon de la mondo kaj plibriligis la flamon en gaslampo.  “Ĝi troviĝis en nesetlita parto de la kontinento Atroso, kvankam proksima al la Tsalagiujo, apud la landlimo de Prusujo.  Mi mesaĝis la kontaktulojn tie per ilia ambasadoro, sed ili jam raportis nenion.”

“Kiom granda estis la evento?”

“Malgranda.  Tro malgranda por mezuri fidele.  Malpli ol cent kvadratajn metrojn.”

“Tial, eble nenio interesa estis translokigita.”

“Vi eble pravas . Tamen …” D-ro. Henley paŭzis kaj indikis malgrandan, rektangulan, metalan kaj plastan aparaton kun la vorto Macintosh manskribita sur ĝi.  Ĝi estis unu el kelkaj objektoj kiuj aspektis klare anakronisme en la domo. “Mi ne povas certi, sed mi kredas ke la alia finstacio de la evento estis Tero.”

S-ro. Sterling ne certis kiel reagi al tiu novaĵo.  “”Tial, ni ne vere scias tion, kion anticipi.”

“Prave.  Kaj tio eĉ pliurĝas la aferon, ĉu ne?” D-ro. Henley levis brovon.  “Ni ne povas riski, ke la prusoj haviĝos ion, kio donus al si avantaĝon.

“Mi pakos la valizojn kaj ekvelos per la matena tajdo,” S-ro. Sterling ofertis. 

“Atendu, amiko,” D-ro. Henley avertis. “Ni ne elspezu valorajn rimedojn nun.  Se io venis per la evento, nia tsalagiaj amikoj eksciigos nin.”

“Mi ne tiel certas.”

“Ĉu?  Kion vi intencas?”

“La tsalagioj batalas urĝe kontraŭ la prusoj.  Kio preventus ilin, ke ili tenu la trovotaĵon kaj neglektu eksciigi nin?” 

D-ro. Henley pripensis tion kelksekunde antaŭ li diris, “Ni ambaŭ paku.”

 

 

 

 

Kopirajto 2009 Lunombrulino


Leave a Reply