lundon, la 2an de Majo, 2005
copyright 2009
lundon, la 2an de Majo, 2005
Vivo ekstrangegiĝas.
Brila lumo min ekvekigis ĉimatene. Tiumomente, mi kredis, ke la suno jam leviĝis, sed kiam la okulojn mi malfermis, estis memklare ke la horo ankoraŭ trofruis. Tamen, la cirkaŭaĵoj estis prilumitaj tiom kiel per 25-vatta ampolo. Nebrila, sed mi povus legi per ĝi. Multe pli hela ol la plenluno.
Rigardante ĉielen, tre brilan stelon mi vidis. Unue, mi kredis ke ĝi estis la serĉlumo de savaviadilo, kaj saltis el la dormsako, svingante furioze la brakojn, starante per unu piedo, kriegante, “Ĉi tie mi estas!”
Sed la lumo nek movis nek sonis. Mi rigardis ekscitiĝe ĝin dum kelkaj minutoj antaŭ mi ekkonsciiĝis, ke tio ne estas artefarita lumo.
Ĉu mi aŭdis alian bestan ridon? Verŝajne ne.
Mirinde, iu stelo eksplodis, kaj nun mi la novaon vidis. Tiu estis la sola klarigo. Mi eksidis sur roko, kaj la novaon kaj la aliajn ĉielaĵojn rigardis. La ŝvela luno estis baldaŭ subironta, sed la plejmulto da steloj estis nevideblaj pro la brileco de la novao.
Mi pasinte legis, ke stelo en la galaksio novaiĝas po kvindek jaroj. Kio estis la probableco, ke videbla novaiĝo okazus dum mia vivodaŭro? Antikvaj astrologoj kredis, ke novaiĝo antaŭsignas katastrofojn, tamen veras, ke estas multe pli da katastrofoj ol novaiĝoj.
La pensoj kelkminute vagis tra la temoj de kosmologio kaj katastrofoj kaj mirindaĵoj kaj statistiko ĝis mi eksciiĝis ke mi malsatis kaj malvarmegis. Mi ne volis manĝi, ĉar mi devis la nutraĵojn ŝpari, sed mi povis reeniri la dormsakon por revarmiĝi. Farinte tion, mi rigardis la brakhorloĝon kaj rimarkintis ke ĝi montris 21:30. Mi decidis ke ĝi estis rompita kaj rapide ekdormis.
Mi ekvekiĝis duafoje per sono. Ankoraŭ duondormanta, mi ne certis ke vere estis sono, tiam mi ĝin aŭdis denove. Timante ke la sono estis farita de urso, mi malzipis la dormsakon kaj ektenis la pafarkon. La lumo de la novao sufiĉis, ke mi poŝlampon ne bezonis, sed nenian beston mi vidis. Rektiĝante, mi serĉis la cirkaŭaĵon. Nenion.
Rigardante la orienton, mi rimarkis, ke la suno baldaŭ leviĝos, kaj decidis korektigi la brakhorloĝon laŭ la ĝusta horo. Mi memoris, ke je la antaŭa mateno, la suno leviĝis proksimume la sesan kaj kvaronan horon. Tiam, mi tuj denove konfuze rigardis la orientan horizonton. Tie estis la luno.
Antaŭ du horoj, mi rigardis la lunon kiel kreskanta ŝvelglobo en la okcidento. Nun mi rigardis ĝin kiel malkreskanta lunarko en la oriento. Tio ne estis ebla.
Ĉu mi senkonsciis dum kelkaj tagoj? Ne. Mi devus dormi dum du plenaj semajnoj. La novao estis rekte superkapa indikanta ke mi dormis nur unu-du horoj.
Mi ekskuis la kapon por senkonfuzigi ĝin. “Mi bezonas kafon,” mi diris neniun. La klarigo evitis min, kaj mi ne certis, ke mi volus kapti ĝin.

Leave a Reply