merkredon, la 11an de Majo, 2005
merkredon, la 11an de Majo, 2005
Mi havas libron, La Kompleta kaj Ilustrita Almanako por Ĉasistoj de Rölf Pollard. Mi tute ne scias kiu estas sinjoro Pollard, sed la vendisto ĉe la Ĉasista Provizivendejo en la urbo Stockton diris, ke ĝi estas la ĝusta libro por mi.
Ĝi certe helpis min daŭri vivante kaj relative sane ĝis nun. Ekzemple, ĝi enhavas grandan ĉapitron pri senhaŭtigo, buĉado kaj preparado de bestoj postmortige. Uzante ĉi tiun informon, mi la aproaĵon preparis tiel, ke ĝi restos manĝebla dum kelkaj tagoj aŭ eĉ semajnoj.
Tamen, Rölf min ne avertis pri la reakcio al la mortigo de la apro. Postmanĝe, mi sentis min tre kulpa. Malĝuigis min, ke la besto devis morti, por ke mi povas vivi. Kvietigi la kulpsenton, mi parolis al la kadavro.
“Mi petas vian pardonon, sinjoro apro. Mi scias nun, ke vi ne ridis, ke vi nur klopodis averti viajn porkklanon. Komprenu, ke mi preskaŭ mortis pro malsatego. Estas tiu ‘cirklo de vivo’ afero. Vi oferis vian vivon kuraĝe en la servo de via porkklano. Kiam alvenos la propra morttempo, mi volos alfronti ĝin tiel kuraĝe kiel vi. Mi esperas, ke ekzistas porkparadiso, kaj ke vi nun tie kuras kun la praulaj porkoj. En iu estonta vivo, eble vi estos la ĉasanto, kaj mi la ĉasato.” Mi tuŝis mian bruston super la koro, kaj la muzelon de la apro. “Mi dankegas vin.”
Mi ne estas religia homo, sed tiumomente, mi sentis ion, kio estas pli granda ol mi.
Rölf ankaŭ rememorigis min ke, mankante akvapurigilojn kiel filtriloj kaj ĥemiaĵoj, estas tre bona ideo por boli trinkakvon. Krom se vi volus malsaniĝi terure.
La libro de Rölf havas sekcion pri manĝeblaj plantoj, plene ilustrita per koloraj fotoj, sed tiuj ŝajne ne kreskas en ĉi tiu regiono. Estas ankaŭ multe da ekzemploj de venenaj plantoj, kiu, kompreneble, kreskas abunde.
La libro havas aldonaĵon, kiu montras la noktĉielon por la diversaj sezonoj, indikante la vojojn de la planedoj, la luno kaj la suno. Ĉi tiun sekcion mi studis sufiĉe longe por konkludi ke mi havas aŭ A) veturis al alia planedo aŭ B) veturis tratempe al tempo kiam Tero havas du lunojn kaj iuj steloj ŝanĝiĝis iliajn poziciojn, kaj la suno la ekliptikon jam ne sekvas. Tiu afero postulus milojn da jaroj, ĉu ne? Vi min eksciigu.
Estas tre malfacile kredi iun eblecon, sed la tempovojaĝada hipotezo ŝajnas pli probable, se nur pro tio, ke estas apenaŭ probabla ke mamuloj evolu sur aliaj planedoj. Ĉu ĝusta? Mi jam spektis televide kaj kineje multe da sciencfikcio, kaj tiuj montras eksterterulojn kiu evidente tre fieras esti mamuloj, tamen mi spektas ankaŭ edukan televidon. Vivantaĵoj ĉe aliaj planedoj ne aspekus kiel tiuj ĉe Tero.
Ankaŭ, mi ĵuras, ke mi vidis la birdojn bluajn garolojn, Mimedoj, korvojn kaj koturnojn.
La maleolo resaniĝis sufiĉe ke mi povas piediri per ĝi kun nur lameto. Ĉar mi ne vidis indikaĵojn de homoj en ĉi tiu loko, inkluzive de aviadiloj kaj satelitoj, mi esploros sude. Tiu direkto ŝajnas havi la malplej vertikalan varion. La maleolo ne ankoraŭ estas bona por grimpi.
kopirajto 2009 Lunombrulino

Leave a Reply