Tago 21, Jaro 0
Mi jam decidis, ke ĉar mi estas nek ĉe mia hejma planedo, nek en mia hejma jarcento, tiam ĉiuj konataj metodoj por trakti tempon ne plu taŭgas. Mi eĉ ne scias se la sezono estas la printempo, tial estas senutile nomi ĉi tiun monaton Majo. Kaj se la tago daŭras dudek ses kaj duono horoj, kiom longa estas la jaro? Kiel mi ekscios kiam komenciĝos Jaro Unu?
Ĉar mi havas apenaŭ ion por fari krom piediri kaj pensi, mi komencis konstrui aparaton, bazitan laŭ desegno en la libro de Rölf, mezuri la levon de la tagmeza suno. Tio donos al mi ian ideon pri la sezono.
Mi volas anonci la alvenon de la pezperda dieto de Stela Santos. Estas facile: nur manĝu preskaŭ neniom, kaj piediri tuttage trans stranga planedo.
Mi travivas sufiĉe. Mi havas sufiĉe da akvo kaj manĝaĵo, kaj la vetero ne malagrablas. La predantoj min ne ĝenas. La noktoj estas la plej malfacila parto. Mi kuŝas en la dormsako, fiksrigardante la strangan ĉielon kun la novao kaj spektas la du lunojn, kiuj postkuras unu al alian transĉiele. Tiam la sento de esti perdita stuporigas. Mi devas okupatigi la menson pripensante kiel daŭri vivante kaj esplori ĉi tiun lokon.
Mi komencos piediri laŭflue morgaŭ.

Leave a Reply