Tago 24, Jaro 0
Rimarkoj: Ĉu vi scias kiel Tere, la suno leviĝas plifrue ĉiumatene en la printempo, kaj plimalfrue en la aŭtuno? Tio ŝajne ne okazas ĉi tie. Laŭ mia horloĝo, estas preskaŭ 1587 minutoj de sunleviĝo ĝis sunleviĝo ĉiutage. Ankaŭ, la levo de la tagmeza suno ŝajne ne ŝanĝas multe, se iom ajn. Mi ne certas, kion pensi pri ĉi tiu, kaj la temo ŝajne estas preter la amplekso de la libro de Rölf.
La tereno jam pliplatiĝis. Mi eliris regionon de rulantaj montetoj kaj vepraj kverkoj. Hodiaŭ la rivero transiras longan larĝan valon plenan de malsekejoj. Mi ofte devas turniĝi el la rivero ĝis multaj kilometroj por eviti kotan marĉon. Ĉi tiu terpeco estus bonega agrikultura loko se estis iu ĉi tie por plugi ĝin.
Estas ĉiea folieca planto kiu aspektas multe kiel spinaco. Mi vidis, ke tio estas manĝata de multaj aliaj mamuloj, tial mi provis ĝin. Estis aŭ tio aŭ komenci suferi la nocajn efikojn de tute vianda dieto. Ĝi gustas aĉe, sed estas facile maĉita, kaj ŝajne nutroriĉas. Se mi nur povus trovi iujn spicojn miksi kun ĝi.
Kuriozan renkonton mi havis hodiaŭ kun stranga besto. Ĝi estas proksimume du-trionoj metron ĉe la ŝultro, kaj eble tridek kvin – kvardek kilogramojn. Ĝi aspektas kiel kombinaĵo de prociono kaj paviano, tial mi nomas ĝin proviciano. Mi promesas doni ĝin plibonan nomon se mi povas pensi de unu.
La besto luktis en la akvo ĉe la riverobordo. Unu de la postaj kruroj estis kaptita inter du pecoj de radiko de arbo, kaj la proviciano ne povis tiri sin libere. Estis evidenta, ke la besto baldaŭ laciĝos kaj dronos.
Ĝi havas dentojn kaj krifojn, kaj mi prudentas sufiĉe, ke mi ne alproksimiĝu panikeman sovaĝan beston, eĉ kun la plejbonaj intencoj. Sed mi absolute ne estis volanta ke ĝi dronu. Uzante longan bastonon kiel levilo, mi povis apartigi la ĉirojn de la radiko senalproksimiĝante tiujn dentojn kaj krifojn. La besto tiris libere sian kruron kaj grimpis el la akvo kun esprimon similan de trankviliĝo.
Mi scias, ke estas malbona etiketo por homaformigi bestajn kondutojn. Mi jam ne havis homan kontakton dum dudek kvar tagoj, kaj mi esperis por ia homa reago. La besto staris ĉe la riverobordo, verŝajne la unua el sia gento vidi homon, pensante, eble, ke mi estis stranga aliplanedulo kiu venis el nenie por savi la vivon.
Nu, pripensante la aferon, tio estas tre ekzakta priskribo.
Tiam ĝi forlamis sendanke.
Mi supozas ke mi devintus diri ion kiel, “Konduku min al via estro,” sed mi ne pripensis tion ĝis post la proviciano jam malaperis en la vepron.

Leave a Reply