vendredon, la 13an de Majo, 2005
vendredon, la 13an de Majo, 2005
Mi neniam pripensis vendredon la 13an kiel malbonŝanca. Mi kreskis en tre superstiĉa kulturo. La patrina familio ĉiame priparolas bonsortajn nombrojn, kaj la avino konsultas la tarokon antaŭ ŝi faras iun gravan decidon. Tamen, mi kredas ke kiam popolo sentas ke ili apenaŭ havas influon pri siaj propraj sortoj, kaj ke ili vivas laŭ la kaprico de koruptaj politikistoj kaj generaloj, ili emas senti ke fortuno estas grava faktoro je travivado. Panjo legas sian horoskopon ĉiutage kaj foje konsultis siajn mortintajn parencojn por akiri loteriajn nombrojn. Paĉjo mortis per fulmofrapo, tiele plifortikigis la kredon ke niaj sortoj estas en la manoj de kaprica dio. La fakto ke paĉjo estis mortita je sabate la 28a impresis neniun.
Kiel fierema kaj ribelanta adoleskanto, mi kredis ke mi povus admoni la familion pri superstiĉo. Okaze la konvena dato, mi anoncis al la familio, “Hodiaŭ estis vendredo la 13a, kaj nenio okazis.” Post du-tri jaroj, mi ekkonsciis la fakton, ke mi ŝanĝos nenies sintenon.
La dorso jukas senĉese pro la ŝvito kaj la malpuraĵo kaj la insektaj mordoj. Ĉiam mi jam pensis ke la kialo ke homoj ne povas grati la proprajn dorsojn estas ke ni devu vivi kun aliaj personoj, kaj ĉi tiu helpas asekuri la kontinuigon de la specio. Ermitoj devas aŭ esti imuna je jukaj dorsoj, aŭ havi provizon de bastonoj uzi por tiu celo.
Kredas mi, ke la sola kialo ke mi ankoraŭ mensesanas estas la iPod. Mi ne uzas ĝin multe, ĉar mi timas, ke ĝi distritigus min, ka mi ne aŭdus gravajn sonojn, kiel la sonoj de ursoj. Tamen, ĝi estas la sola fonto de aliaj homaj voĉoj.
Kaj mi havas mojosan ilon por reŝarĝi ĝin per sunenergio.
kopirajto 2009 Lunombrulino

Leave a Reply