vendredon, la 6an de Majo, 2005

vendredon, la 6an de Majo, 2005

Estas vendreda vespero, kaj mi estas denove sola.  La diferenco inter ĉi tiu vendredvespero kaj aliaj estas ke mi ne povas telefoni la amikinojn, kaj ne frostigile havas glaciaĵon.  Fakte, mi jam ne havis ian ajn manĝaĵon ekde mardo.

La stomako senĉese plendas, kaj mi tiom malsatiĝas, ke mi komencas konsideri pri kiuj larĝafoliecaj plantoj estas manĝeblaj.  Konas mi kiel riska ĉi tiu afero estas.  Multajn rakontojn mi jam aŭdis pri kiel eĉ botanikaj fakuloj tre malsaniĝis post misidentigo de plantoj kiel sendanĝere manĝeblaj.  Kaj nenia botanika fakulo mi estas.  Distingi leontodon de rozo estas la limo de mia kapablo.  Scivolas mi, se estus pli malbona morti aŭ pro malsatego kiam ĉirkaŭita de manĝeblaj plantoj aŭ pro venenigo de la nemanĝeblaj ĉar mi manĝis malespere.  Morto per ironio ne alvokas min.

Bonsorte, trovis mi akvon.  Ekzistas malgranda fonto super rokeksterigo baze de monteto. Ne estas multe da akvo, nur flueto kiu transfluetas la rokinklinon.  Uzante vergetojn, foliojn kaj dentfadenon, mi konstruis akvokondukilon por gvidi enbotelen la akvon, kaj kaptas ĉiutage kvar litrojn.  Translokigis mi la bivakon al la fonto.  La maleolo malŝveliĝas, sed ankoraŭ doloras kiam mi uzas ĝin.

Verŝajnas, ke mi estas malsukcesulo kiel ĉasanto.  Aŭdas mi ofte la aprojn, kaj mi certas, ke ili mokas min.  Ili ĉiam estas pretervidaj, aliflanke de monteto, kurante for.  Mi legis dum kolegakurso de antropologio, ke postulas pli da tempo por trejni homon estiĝi sukcesa ĉasant-kolektisto ol estiĝi nuklea fizikisto.

Pensas mi multe pri la familio kaj amikoj.  Kion ili kredas? Ĉu ke mi mortis?  Ĉu ke mi estas kaptivulo de psikoza frenezulo? Ĉu ili ankoraŭ serĉas min, aŭ ili nun serĉas kadavron?  Ĉu panjo ploras? Mi min sentas do ege senhelpa, ke mi ne povas certigi al ili, ke mi ankoraŭ vivas.

Sed ne longe plu, se mi nurtraĵon ne povos trovi.

 

 

copyright 2009 Lunombrulino


Leave a Reply