Ifiĝenio ĉe Kentaŭruso
Malpura, malvarma, malsata kaj lacega, Sandra Montoja sidis sur la flanko de monteto, ie oriente de Fresno, Kalifornio ĉe Tero. La suno finfine ekleviĝis, kaj Sandi klopodis decidi, kiel ŝi sentis sin pri tio. Ĉu taglumo faciligus ke homoj trovu ŝin?
La stranga virino, kiu sekvis ŝin tra la malluma somera nokto, alproksimiĝis kaj ofertis botelon de akvo.
“Kiu vi estas?” Sandi demandis.
“Mi estas amiko,” la virino diris kun afektita Oksforda akĉento. “Kaj vi bezonos tiom da amikoj, kiom vi povas trovi.”
Sandi kontemplis, ke homoj ofte imitas akĉentojn por kaŝi la veran. “Por kiu vi deĵoras?”
“Konsideru. Ni povas sidi ĉi tie kaj fari ludon, en kio vi daŭre starigas demandojn, ke vi scias, al kiuj mi ne respondos, aŭ ni povas fari planojn por konservi vian vivon.”
Sandi subite ekkonsciis tre malagrablan odoron, kiun ŝi ne konis. “Mi devas reveni al Sakramento kaj klarigi ĉi tiun aferon. Mi ne kredas, ke vi konvinkis min foriri la kriman scenon.”
“Vi ŝercas, ĉu?” la stranga virino demandis. “Ĉu vi ne vidis la novaĵon ĉimatene?”
“Mi estis okupata kurante. Kial?”
“Vi estas ĉasata fuĝanto.”
“Kio?!” Sandi fumblis kun la SKI-vitrojn kaj finfine trovis lokan novaĵilon. Tie, ĉe la supraĵo de la ‘retpaĝo, estis tio, kion ŝi serĉis. Ŝtatestra Asististo Serĉata por Murdo de Federala Agento.
“Vi atingis la liston de la FBI de la Plejĉasataj. Tiu estas mirinda atingo!”
“Ho, fek!”
“Interese. Vi estas profesia vortisto, kaj mi kredis, ke vi povis trovi plibonan frazon ol Ho, fek. Ĉu vi sciis, ke tiu estas la plejdirita anglalingva frazo de homoj kiuj alfrontas certan morton? Certe, se la FBI arestus vin, vi ne vivos sufiĉe longe por atingi juĝadon.”
“Ĉu vi povas fermi la faŭkon dum mi pripensas tion, kion mi povas fari?”
“Nu, se mi rajtus sugesti. Mi rimarkis, ke vi prenis la mansakon de la morta virino.”
“Mi bezonas tiun komputilan dosieron.”
“Kaj bonsanĉon pri tio sen pasvorto. Kio cetere estas en la mansako?”
Sandi malfermis la mansakon de Aŭdra McLaurin kaj kontrolis la enhavaĵojn, kaj trovis la kutimajn personajn aĵojn, la komputilon, iom da mono, kreditkartojn, kentaŭrusan pasporton, kaj presitan kvitancon.
“Laŭ mi,” diris la stranga virino, “vi aspektas iomete kiel la morta virino, se oni ne rigardus tre zorgeme. Vi havas iomete similan distingaĵojn kaj kolorojn.”
Sandi klopodis konkludi tion, kion la virino priparolis. Tiu odoro pliintensiĝis.
“Ĝi estas kvitanco por transport-ĉelo en interstela ŝipo al Kentaŭruso,” Sandi rimarkis.
“La federaluloj ne povus kapti vin tie. Kentaŭruso ne havas traktaton de ekstradico kun Usono. Fi, nun eĉ Kanado ne volas havi traktaton de ekstradico kun Usono.”
Bona punkto, Sandi pensis. Kaj la hejmo de Aŭdra estis ĉe Kentaŭruso. Tien Sandi devus iri por trovi metodon por eniri la komputilon de Aŭdra.
“Kio estas tiu odoro?” Sandi demandis, ekstarante.
“Ĉu vi vere ne scias? Ho. Mi kredis, ke vi nur stoikis.”
Ignorante la strangan virinon, Sandi promenis al la pinto de la monteto, kaj rigardis vidaĵon rekte el Infero.
Tie, interne de granda fosaĵo, estis centoj, eble miloj, da homaj kadavroj, stakitaj kaj brulataj en gradega funebra ŝtiparo.
Malgraŭ ŝi havis nenion en la stomako krom akvo, Sandi ne povis halti la vomadon ĝis preksaŭ kvin minutoj.
“Viktimoj de la Plago de la Pacifiko,” la stranga virino diris. Post kelkaj sekundoj ŝi demandis, “Kion vi faros?”
“Malkovri, se mia dunganto estas amasa murdinto.”
copyright 2007

Leave a Reply