Homeco. Ĉu estas aplikaĵo por tio? (Humanity. Is there an app for that?)

The following article is in Esperanto.  If you don’t know Esperanto, but would like to know what the article says, you can copy and past it at http://traduku.net/ .  Then click the EO ➔ EN button.  It isn’t a perfect translation, but it will let you sus out the meaning. There are three EO ➔ EN buttons, each using a different engine.  Try all three.

Vivas ni dum interesaj tempoj, en la ĉina senco.  Ĉiutage legas mi, ke la tutmonda ekonomio aĉas.   Kial?  Oni povas kulpigi aŭ liberalismon aŭ konservatismon aŭ tutmondan varmigon aŭ la benzinomilitojn ktp.  Tamen, estas memklare ke ni usonanoj daŭras sendi la monon al Ĉinio, tiam prunteprenas ree ĝin por fari militon kontraŭ homoj, kiuj uzas religion (la politigado de fido) por batali nin.

Kial ni sendas la monon al Ĉinio?  Ĉar ni haltis esti nacio de senripozaj produktantoj kaj iĝis nacion de sobraj konsumantoj. Ni obsedas pri la aĉeto de plastaĵaĉoj ĉe Wal-Mark kaj Target kaj Costco.  La nuntempa esenco de ĉi tiu estas spegulita en la debato temante “aŭ iPhone aŭ Droid?”

Ĉu vi kredas vere, ke tiuj uzaĵoj kaŭzus, ke vi estu pliproduktema?   Kial?  Ĉu vi ne nun estas produktema?  Ĉu via nuntempa poŝtelefono ne bone funkcias?  Kial vi postulas novan?  Eble vi kredas, ke por plibonigi la ekonomion, vi devas havi plian ŝuldon.

Ĉu la iPhone kaǔzus, ke vi estu plibona homo?  Ĉu estas aplikaĵo por tio?

Aliflanke, mi aŭdas per la radio reklamojn por pezperdadaj mirakloj, sekretoj por gajni junecon kaj belecon, planoj por rapide gajni riĉecon, metodoj por facile lerni lingvojn, kaj aliaj neeblaĵoj.  Ili vendas nur promesojn, kiuj forvaporiĝos kiel la rideto de politikisto.  Versajnas, ke homoj intencas preni nian monon kaj doni preskaŭ nenion.

Jes, miopinie, la Droid kaj iPhone tre mojosas. Tamen, faru liston.  Dek Metodoj por iĝi Plibonan Homon.  Vetos mi, ke tiu listo ne enhavos la erojn, “Aĉetu ilon Droid” aŭ “plijuniĝu” aŭ “vendu nenion por gajni multe da mono.”  Eble vi skribos, “Plie kultu kruelan, venĝeman, bagatelan kaj  ĵaluzan dion, kaj frakasu la senkredulojn!”  Tamen, tio estas temo por alia artikolo.

La nuntempa tutmonda ekonomio funkcias per fumo kaj speguloj, kaj tio helpas nur malmutle da homoj.  Kio okazos kiam la fumo iras for?

Leave a Reply

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Change )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Change )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Change )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Change )

Connecting to %s

%d bloggers like this: